Ĉefpaĝo » Kategorioj » Lernejo
Lernejo
En ĉi tiu kategorio estas 116 ŝercoj.
En lernejo: „Kio estas pluralo de vorto bovo?“
„Brutaro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Kiam oni skribas majusklon?
„Kiam oni estas miopa.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
En lernejo: „Kiu frukto havas ŝelon?“
„Ovo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto: „Strigo estas mirinda birdo. Dum la tago ĝi vidas nenion, sed dum la nokto ĝi vidas kiel dum tago.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kion vi faris hodiaŭ en la lernejo?“
„Dum leciono de kemio faris instruisto eksperimenton kun eksplodaĵo.“
„Kaj kion vi faros en la lernejo morgaŭ?“
„En kiu lernejo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino al instruistino: „Ĉu vi povas klarigi al mi, kial povis mia filo ricevi kvinon el matematiko?“
„Jes, malpli bona noto ne ekzistas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Filo post reveno el lernejo diras al la patro: „Mi ricevis kvinon el geografio, ĉar mi ne sciis, kie situas Afriko.“
La patro cerbumas kaj diras: „Afriko ne povas esti de ni malproksime. En nia fabriko laboras unu negro kaj li alveturadas bicikle.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Hodiaŭ mi estis en lernejo laŭdita. Laŭdire mi skribas kiel kuracisto kun tridekjara praktiko.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Diru Roberto, kiajn bestojn vi havas hejme?“
„Hundon, katon kaj frostitan kokidon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Instruisto eniras en klason kaj ekvidas cigared-stumpon: „Kies estas ĉi tiu stumpo?“
„Via, sinjoro instruisto, vi ekvidis ĝin kiel la unua.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto