Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1151

Instruistino: „Kio estas higieno?“
Lernanto: „Tio estas, se ni lavas nin pli ofte, ol ni devas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1152

En lernejo: „Ĉiuj ellernis poemon, nur vi ne. Pune vi lernos ĝin ĝis morgaŭ kvinfoje.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1153

„Kian formon havas Italio?“
„Ĝi havas formon de gumboto.“
„Kial de gumboto kaj ne de boto?“
„Ĉar ĉrikaŭ ĝi estas akvo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1154

En lernejo: „Ĉion vi faras malrapide. Ĉu vi entute kapablas fari ion rapide?“
„Memkompreneble. Mi rapide laciĝas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1141

Profesoro: „Kiuj viroj rimarkinde ŝanĝis historion de Francio?“
Studento: „Historiistoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1142

Instruisto: „Kio okazas dum suneklipso?“
Lernanto: „Rigardas tion multe da homoj.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1143

Inter amikoj: „Mia edzino lernas pianludi, mia filino lernas violonludi.“
„Kaj kion lernas vi?“
„Paciencon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1144

Instruisto: „Se vi ne havas violkoloron, kiamaniere vi atingos ĝin?“
Lernanto: „Mi pruntoprenos ĝin de mia samklasano.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1145

Instruistino: „Kial vi ne subskribis vian skribekzamenon?“
Lernanto: „Čar vi diris al ni, sinjorino instruistino, ke anonimajn leterojn oni neniam legu.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1135

En lernejo oni skribis ekzamenon pri la temo: „Kiel vi travivis ĉi jarajn feriojn?“
Plej rapide finis Franĉjo, kiu skribis: „Dankon, bone.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo