Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lernejo

En ĉi tiu kategorio estas 117 ŝercoj.

Ŝerco 1159

Patrino devas vidi ĉion, kion ŝi deziras aĉeti, kaj poste ŝi aĉetas ĉion, kion ŝi vidas.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1160

Kiam mia frato estas laboronta, sentas sin malforte.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1161

Libera estas homo, al kiu mankas edzino.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1162

Taglumo estas pli bona ol la artefarita, ĉar ĝi estas senpaga.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1163

Amiko havas ŝvelan vangon, ne pro dento, sed pro mano.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1146

Instruisto de kemio demandas: „En kio ni fluidigas grasojn?“
Lernanto: „En poto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1147

„Joĉjo, ja vi havas terure malbonajn notojn!“
„Sed mi ja ne kulpas paĉjo, ilin skribis instruistino!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Lernejo

Ŝerco 1148

Instruisto: „Kial ni ne elkliniĝu el fenestro de vagono dum vojaĝo?“
„Por ke ni ne difektu telegrafajn kolonojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1149

Estinta studento renkontas sian profesoron kaj demandas: „Kion vi nun faras?“
„Mi verkas libron. Mi resumas rezultojn de mia trijara esplorado.“
„Kiel ĝi nomiĝas?“
„Influo de luno je ov-demetemo de kokinoj.“
„Interese. Al kiuj rezultoj vi venis?“
„Ke luno je tio havas neniun influon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo

Ŝerco 1150

Muzikinstruistino admonas neatenteman lernanton: „Se vi ne ludos precize, mi diros al viaj gepatroj, ke vi havas talenton!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Lernejo