Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Lordoj

En ĉi tiu kategorio estas 12 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 1183

Lordo Wawerley rekomendis serviston al sia amiko. Post iom da tempo li demandas, kiel estas la amiko kontenta.
„Ĝis nun mi ne vidis lin en sobra stato.“
„Ĉu li estas daŭre ebria?!
„Li ne, sed mi jes.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj

Ŝerco 1184

Lordo al servisto: „Ĉu havas televidilo pordeton?“
„Ne, sinjoro.“
„Tiuokaze mi dum la tuta vespero rigardis en fornon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Lordoj