Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Najbaroj

En ĉi tiu kategorio estas 22 tekstaj ŝercoj.

Transloĝiĝo

“Bonan tagon, mi devas ripari akvoellasan tubon.”
“Vi eraras, ni ne havas akvoellasan tubon.”
“Ĉu mi ne estas ĉe s-ro Juliano?
“Ne, li transloĝiĝis antaŭ tri jaroj.”
“Nu, unue oni telefonas por helpo, kaj poste oni senaverte transloĝiĝas...”

Fonto: Esperantista Vegetarano, 2008. Verkis: Bob FELBY

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1205

Ĉe pordo de unu loĝejo sonorigas du fortaj viroj: „Ni venis por forporti de ĉi tie fortepianon.“
„Sed ni ne venigis vin.“
„Vi ne, sed viaj najbaroj jes.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1194

„Najbaro, ĉu vi forgesis, ke mi pruntis al vi antaŭ unu jaro mil kronojn?“
„Kiel mi povus! Do tio estas mia plej bela rememoro!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1195

Inter najbarinoj: „Kial vi tiel rigardas mian tolaĵon? Ĉu la vian vi ne pendigas ekstere?“
„Mi pendigas, sed antaŭe mi lavas ĝin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1196

Edzo al sia edzino:
„Ĵus mi invitis najbarojn. Kuiru iun bonan por vespermanĝo“
„Ĉu eble mi prefere pretigu ion, por ke ili plejeble frue foriru?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1197

„Interesus min, kion faras najbaroj, kiam ili ne rigardas televidon.“
„Verŝajne ili legas televidan gazeton.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1198

„Kial vi estas tiel malgaja, najbaro?“
„Do mi havas kvin filinojn sed nek unu bofilon.“
„Ne gravas, mi havas unu filinon kaj jam la kvinan bofilon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (4 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1199

„Kiam mi hieraŭ pianludis, najbaro frakasis al mi per ŝtono fenestron.“
„Kia senpripensemo! Tiam li aŭdos vin eĉ pli bone.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (3 voĉoj)
La Najbaroj

Ŝerco 1200

Inter najbarinoj: „Mia edzo hejme eĉ fingron ne movigas.“
„La mia movigas ĝin, kiam li montras, kion mi faru.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj

Ŝerco 1201

„Sinjorino Nováková, ĉu estas via edzo hejme?“
„Jes, sinjoro najbaro.“
„Do mi venos alifoje.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Najbaroj