Iras tri testudetoj tra dezerto unu post la alia. Unua diras:
- Antaŭ mi dezerto, post mi testudeto.
Dua diras:
- Antaŭ mi testudeto kaj post mi testudeto.
Kaj tria diras:
- Antaŭ mi testudeto kaj post mi... ankaŭ testudeto.
Kial li tiel diris?
Ĉar tio estis testudeto-mensoguleto.
Joĉjo fanfaronas inter amikoj:
- Mi estas forta kiel virbovo, ĉar mi manĝas multe da viando.
Kaj unu el kolegoj diras:
- Mi dubas. Mi manĝas multe da fiŝoj, sed mi plu ne scipovas naĝi.
Du frenezuloj troviĝis en unu ĉelo en malliberejo:
- Kiom longe vi restos ĉi tie? - unu demandas la alian.
- 10 jarojn.
- Mi 15 jarojn, do vi okupu la liton ĉe la pordo, ĉar vi pli frue foriras.
Moskvano telefonas al sia kuzo en Siberio:
— Ivan, ĉu estas malvarme ĉe vi?
— Ne, estas normale, eble -15°C.
— Ĉu? Ili diris en la televido, ke estas -40°C en Novosibirsk.
— Ah! Ekstere, eble…