Ĉefpaĝo » Kategorioj » Virinoj
Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 128 tekstaj ŝercoj.
Junan, ekskluzivan virinon antaŭ edziniĝo kun tre riĉa kaj tre maljuna viro demandas ŝia amikino: „Ĉu vi deziras travivi kun li la tutan vivon?“
„Jes, sed nur lian.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiom da jaroj vi havas, fraŭlino?“
„Dudek kvin kaj kelkajn monatojn.“
„Kiom da monatoj?“
„Sesdek sep.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Patro, ĉi tie en la libro mi legas: Edzino plorsingultis, taŭzis siajn harojn, brustbatis sin, kaj fine svenis. Kion signifas tio?“
„Veršajne ŝi deziris de sia edzo je Krisnasko pelton.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Parolado apud tombo: „...la mortinto lasis junan tridekjaran vidvinon...“
Inter plorsingultoj aŭdiĝas: „Dudeknaŭjaran.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabino invitas amikon: „Certe venu al ni posttagmeze. Ni havas novan hundon.“
„Ĉu ĝi mordas?“
„Ĝuste tion mi volas ekscii.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjoro Zam, ĉu vi opinias, ke kisoj povas damaĝi?“
„Kompreneble! ...se ilin sekvas geedziĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Sinjorino Juna, vi estas unusola, kiu ne koleras pri ĉi-jaraj malvarmegaj frostoj.“
„Jes, ĉar nia frostujo difektiĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Paĉjo, kial mi ne povas daŭre stiri nian aŭton? Ja mi estas jam sufiĉe aĝa!“
„Vi jes, sed nia aŭto ne estas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi aŭdis hieraŭ vespere la teruran bruon?“
„Ne.“
„Kaj kion vi faris?“
„Nenion, mia edzino ion rakontis al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virino en vendejo: „Mi bezonas iun donacon por mia edzo, sed ĝi estu malmultekosta kaj mi povu uzi ĝin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto