Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 142 ŝercoj.

MENSOGO

- Imagu, mia edzino trompas min.
- Neeble, Kial vi suspektas.
- Mi estas certa. Aldone ŝi mensogas.
- Ĉu vi estas certa pri tio?
- Jes. Hodiaŭ matene ŝi venis hejmen
kaj diris, ke ŝi dormis ĉe sia fratino.
- Tio ne devas esti nepre mensogo.
- Mi dormis pasintnokte ĉe ŝia fratino.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Multkosta botelo

Sinjorino faras aĉetojn en ĉiovendejo. Kiam ŝi klinas sin ĉe la vinbretaro por preni botelon da vino, ŝi nevole furzas aŭdeble - kaj ja proksime staras vendisto.
Por iel eliri el la embaraso, ŝi demandas lin montrante la botelon: "Eee, kiom ĝi kostas?"
La vendisto ridetas: "Kara sinjorino, se vi jam furzas tuŝante la botelon, mi prefere ne diru al vi la prezon, ĉar vi tuj fekos en vian kalsonon!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj

Kondomoj

Edzino foriras de hejmo por aĉetumi.
- Aĉetu kondomojn - diras edzo
- Forgesu - diras edzino - ĉiuj scios kion mi poste faros. Mi hontas!
- Kaj ĉu vi ne hontas kiam vi iras surstrate kun tri infanoj?
4.2222/5 (9 voĉoj)
La Sekso, Virinoj

Ruĝkufulineto

4.9000/5 (10 voĉoj)
La Bestoj, Blondulinoj, Infanoj, Virinoj

Libroj

4.8333/5 (12 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Rakettornistro

4.1875/5 (16 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj, Virinoj, Viroj

Nur dufoje!

Homino estas mortonta. Ŝia edzo, kolonelo, metis al ŝi la demandon, kiun li volis meti ekde 30 jaroj: «Ĉu adultis vi?»

Mallaŭte ŝi respondis:
«Jes, mia amo, sed nur dufoje.
— Dufoje! Ne pli? Kaj mi pensis dum ĉiuj tiuj jaroj, ke vi estis ĉiam en la lito de la aliaj! Bonvolu pardoni min. Kun kiu?
— Ĉu vere gravas? Unufoje kun via generalo...
— La feklekulo!
— ... kaj unufoje kun via regimento.»
4.4545/5 (11 voĉoj)
La Amo, Sekso, Stultaj ŝercoj, Virinoj, Viroj

Alpistoj

Kio estas la komuna aĵo inter la alpistoj kaj la viroj, kiuj edziĝis al blondulinoj?
Ili ne timas la vakuon.
4.2000/5 (10 voĉoj)
La Amo, Blondulinoj, Stultaj ŝercoj, Virinoj, Viroj

Ŝerco 261

Kion oni devas fari por ekkoni malperfektaĵojn de virino?
Simple: Laŭdu ŝin antaŭ siaj amikinoj!
4.5000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 260

Ĉu povas virino igi viron milionulo?
Respondo: jes, se li estas miliardulo!
4.5000/5 (6 voĉoj)
La Virinoj