Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.

Ŝerco 42

Interparolas du amikinoj:
- Ju pli maljuna mi estas, des pli mi interesiĝas pri mia edzo.
- Vi miras? Ja li estas arkeologo.
3.5000/5 (4 voĉoj)
La Virinoj

Afableco

Virino staras antaŭ spegulo kaj diras al edzo:
- Ho, ve! Mi havas pli da faltoj, mi dikiĝis, mi havas malbelan hararon. Kara, diru al mi ion afablan!
- Vi havas bonan vidkapablon.
4.6667/5 (6 voĉoj)
La Virinoj, Viroj

Edzinoj

Tri virinoj mortas kaj iras al paradizo, Sankta Petro ilin rigardas kaj diras: «kiu inter vi kokris propan edzon levu la manon?». Nur du manoj leviĝis, do Sankta Petro diras: ĉiuj tri al la purgatorio, ankaŭ la surdulino!!
2.6000/5 (5 voĉoj)
La Virinoj