Viro vagas tra la dezerto, jam perdis la esperon elsaviĝi. Tiam li vidas malgrandan, maldikan kamelon, kiu senmove maĉas iujn sekajn herbojn.
Li ekpensas: "Nu, mi mortos ĉi tie, do mi almenaŭ volas lastan fojon plezurigi min!"
Li iras post la kamelon, kiu ne reagas je lia apero. Ĝi estas iomete tro alta por lia kokso. Do li ŝutas amaseton da sablo por plialtiĝi. Sed ĝuste kiam li suriras, la kamelo faras du paŝojn antaŭen. Do li denove amasigas iom da sablo post ĝi, sed denove la kamelo forpaŝetas.
Post la kvara provo la viro iĝis jam ege kolera, tiel, ke li ne rimarkis la alvenon de karavano. Ĝi konsistas nur el junaj virinoj, kiuj jam de semajnoj ne vidis viron. Kelkaj belulinoj venas al la viro kaj demandas per alloga voĉo: "Ĉu ni povas i-e-l helpi vin?"
"Jes!", li krias, "tenu tiun damnan kamelon!"
En la malfacila postmilita tempo iu viro sukcesas sur la nigra merkato akiri paron da vere bonaj ŝuoj.
Fiere li venas hejmen, ilin surmetinte, por montri al la edzino. Sed ŝi rigardas lin kaj ne komentas. Do li deprenas jakon kaj pantalonon: "Jen rigardu, kion vi rimarkas?" -" Nenion specialan.", ŝi respondas indiferente.
Do la viro plene senvestigas sin, surlasante nur la ŝuojn: "Kaj nun, kion vi vidas?"
Senpasie ŝi respondas: "Nu, vian kacon. Ĝi pendas kiel kutime."
Li krias kolere: "Jes, ĝi pendas, ĉar ĝi rigardas miajn belajn novajn ŝuojn!!!"
Ŝi respondas same indiferente kiel antaŭe: "Domaĝe, tiam estus pli bone, se vi aĉetus novan ĉapelon."