Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Virinoj

En ĉi tiu kategorio estas 142 ŝercoj.

Ŝerco 1376

„Mi aĉetis al mi bonegajn ŝuojn.“
„Ĉu ili estas komfortaj?“
„Mi ne scias, mi ne sukcesis surmeti ilin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1377

Diras fraŭlino: „Ĉi matene mi sentis min tiel malbone, ke se mi ne estus veninta al frizistino, certe mi irus al kuracisto.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1364

„Kiel mi hodiaŭ, en la dua datreveno de nia konatiĝo, plej multe ĝojigus vin, karulo?“
„Per du horoj da silento.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1365

„Ĉu havas via edzino iun kroman okupon?“
„Jes, ŝi serĉas klaĉojn en la tuta ludomo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1366

Koleras edzino: „Al naskiĝtago vi donacis al mi peltmantelon, al festotago denove peltmantelon kaj al Kristnasko ankaŭ peltmantelon. Ĉu vi havas nenian fantazion?!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (2 voĉoj)
La Virinoj

Ŝerco 1367

„Karulino, kiel nomiĝas tiu manĝo, kiun mi ĵus manĝis?“
„Ĉu ĝi al vi tiom bongustis?“
„Ne, sed se oni demandus min en hospitalo...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1368

„Sinjorino, kiom da infanoj vi havas?“
„Tri.“
„Kiel ili nomiĝas?“
„Franĉjo.“
„Ĉu ĉiuj?“
„Jes, Franĉjo Novák, Franĉjo Vondra kaj Franĉjo Dvořák.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1369

Ĉu vi kapablas imagi virinon, al kiu viro rakontus dum mil kaj unu nokto fabelojn?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1370

„Ĉiam mi havigas en banloko ion novan. Pasintjare tio estis vesto, ĉi jare ĉi tie Peĉjo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Virinoj

Ŝerco 1371

Kiam estas virinoj kune, ili klaĉas. Kiam estas viroj kune, ili informas sin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Virinoj