Ĉefpaĝo » Kategorioj » Virinoj
Virinoj
En ĉi tiu kategorio estas 143 ŝercoj.
„Fraŭlino, kial vi rigardas min tiel, kvazaŭ vi havus liberan loĝejon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Diras junulo al amiko: „Hieraŭ mi estis invitita al familio de mia karulino. Nun mi jam scias, kial ĉiuj antaŭ tagmanĝo preĝas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiel plaĉas al via edzino en la nova loĝejo?“
„Unue ŝi ne povis kutimiĝi, sed nuntempe estas ĉio bone. Ŝi jam kverelis kun ĉiuj najbarinoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Virinoj estas demonoj, kiuj tra pordego de paradizo lasas nin eniri en inferon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia edzino scipovas pardoni,“ fanfaronas viro.
La alia: „Mia ankaŭ, sed estus bone, ke ŝi nur tiel ofte ne ripetu, kion ĉion ŝi pardonis al mi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi ne saltis por via edzino, kiam ŝi estis dronanta?“
„Mi ne sciis, ke ŝi dronas, ŝi kriis tute same kiel hejme.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi ne plu deziras edziĝi kun tiu juna, bela instruistino?“
„Ne. Kiam mi venis malfrue al rendevuo, ŝi postulis de mi ekskuzilon subskribitan de gepatroj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia edzino asertas, ke estas tre sanige manĝi nekuiritan legomon.“
„Nu jes, la mia ankaŭ ne ŝatas kuiri.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Gvidanto al turistoj: „Kaj se sinjorinoj ĉesus paroli, vi aŭdus, kiel fortege ĉi tie muĝas akvofaloj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Tute mi ne bedaŭras monon, kiun mi donis por sanigo de la edzino.“
„Ĉu ŝi saniĝis?“
„Ŝi ne revenis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto