Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 136 tekstaj ŝercoj.
Plendas en laborejo iu viro: „Tio estas terura: lunde por intermanĝo panon kun graso, marde por intermanĝo panon kun graso, markrede tion saman kaj hodiaŭ denove pano kun graso.“
„Kial vi ne riproĉas tion al edzino?“
„Tio ne helpus, mi preparas la intermanĝojn al mi mem.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.5000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Filo al la patro: „Mi serĉas amaventurojn kaj belajn virinojn. Ne klopodu al mi malhelpi en tio, mi iros laŭ mia propra vojo!“
„Kiu malhelpus al vi en tio, prenu min kune!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Diris iu sinjorino: „Mia edzo malamas du aferojn: malordon kaj ordofaron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
5.0000 /5 (4 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Patrino, kial oni diras, ke reĝo Salomono estis el ĉiuj la plej saĝa?“
„Ĉar li havis multe da edzinoj kaj tiuj konsiladis al li.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Laŭdas sin iu viro inter amikoj: „Plej bone estas esti edziĝinta. Ĉio estas ordigita, kuirita, lavita, gladita...
„Kaj ĉu ĉion-ĉi faras via edzino?“
„Ne, mi mem.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.3333 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Edzo: „Viaj riproĉoj iras tra unu orelo internen kaj tra la dua eksteren.“
La edzino: „Ŝajne ja en via kapo ili ne povas je io teni sin.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Avino al la nepino: „Antaŭe viroj edziĝadis multe pli malfrue ol nun.“
La nepino: „Nuntempe ili edziĝas multe pli ofte.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Tiu Novák havas eminentan edzinon.“
„Kial?“
„Kelkfoje mi vidis, ke ŝi helpis al li lavi kuirejan vazaron, gladi tolaĵon...“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi maljuniĝas.“
„Kial vi opinias tiel?“
„Antaŭe mi renkontis barojn per nazo, nunteme per ventro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Oni ne kredus, pro kio homoj iras al kuracistoj.“
„???“
„Novák iris antaŭtagmeze al kuracisto kaj revenis kun lavita veturilo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj