Freŝe geedziĝinta paro en hotelo:
- Mi petas ĉambron por unu tago. - diras juna edzo.
- Vi devas esti feliĉa - palpebrumas pordisto al edzino - kutime li prenas ĉambron nur por horo.
Virino staras antaŭ spegulo kaj diras al edzo:
- Ho, ve! Mi havas pli da faltoj, mi dikiĝis, mi havas malbelan hararon. Kara, diru al mi ion afablan!
- Vi havas bonan vidkapablon.