Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 151 ŝercoj.
Kiam viro malfermas al virino pordon de aŭto?
1. Kiam li havas novan aŭton.
2. Kiam li havas novan virinon.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Unue kreis Dio viron kaj poste li ricevis pli bonan ideon - krei ankaŭ virinon...Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.5000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Paĉjo, paĉjo, kie troviĝas la piramidoj?“
„Demandu al panjo, hejmon ŝi mastrumas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Du amikoj renkontiĝas. La unua plendas:
„Mi ĉiam kredis ke mia edzino estas al mi fidela“
„Kaj kial vi ŝanĝis opinion?“
„Translokiĝinte el Romo al Venecio, mi malkovris havi la saman poŝtiston!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro sen virino – ĉevalo sen brido.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi jam estas dekdu jarojn edziĝinta kaj mi daŭre estas enamiĝinta.“
„Kaj en kiun?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Kio faras virojn esti pli belaj?“
„Mallumo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro kompare kun aŭto:
0 - 20 jaroj: viro estas kiel FIAT - eta kaj lerta
20 - 30 jaroj: viro estas kiel PORSCHE - rapida kaj energia
30 - 40 jaroj: viro estas kiel MERCEDES - perfekta
40 - 50 jaroj: viro estas kiel ŠKODA - promesas pli ol kapablas plenumi
50 - 60 jaroj: viro estas kiel TRABANT - devas esti permane startita
pli ol 60 jaroj: oni devas ŝanĝi markonFonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Joĉjo, kion vi faras tiom longe en banejo?“
„Mi lavas miajn piedojn.“
„Tio estas jam trian fojon dum lasta duonjaro! Ĉu vi havas iun amatinon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„En kiu gazeto ni povus trovi artikolon kun titolo ,Virino elĵetis edzon tra fenestro‘?“
„En gazeto: Pli bela loĝado.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj