Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 153 ŝercoj.
„Joĉjo, kion vi faras tiom longe en banejo?“
„Mi lavas miajn piedojn.“
„Tio estas jam trian fojon dum lasta duonjaro! Ĉu vi havas iun amatinon?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„En kiu gazeto ni povus trovi artikolon kun titolo ,Virino elĵetis edzon tra fenestro‘?“
„En gazeto: Pli bela loĝado.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Kio okazis al viro, kies IQ ĵus malaltiĝis je 60%?“
„Lia edzino mortis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Venas viro en librovendejon kaj demandas:
„Ĉu vi havas libron Viro, reganto de virinoj?“
„Pardonu, sed sci-fi estas en dua etaĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Videblas, ke vi estas mezaĝa viro.“
„Kial?“
„De ĉiuj malfacilaĵoj vi kulpigas mankon da vitaminoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro venas en laborejon kaj fanfaronas: „Mi havas filon, li havas kvindek centimetrojn kaj kvar kilogramojn.“
Kolegoj demandas: „Kaj la edzino?“
„Ankaŭ ŝi havas filon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.4000 /5 (5 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Inter amikinoj: „Tiu mia edzo estas tiel sentema, ke kiam en teatro oni prezentas ion malgajan, li ploras.“
„La mia ploras jam dum aĉeto de biletoj!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Kie estas via edzo?“
„Li restis hejme kun sia kvarpieda amiko.“
„Ĉu vi havas hundon?“
„Ne, sofon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Plendas pli aĝa sinjoro en trajno: „Tiu nuntempa junularo estas tute ne edukita.“
Alia sinjoro: „Kial vi plendas, ja lasis vin sidiĝi juna fraŭlino.“
„Jes, sed mia edzino ankoraŭ staras.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Kion vi pensas Jana, ĉu amas min Petro?“
„Certe ke li amas vin. Ja kial ĝuste vi devus esti escepto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj