Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 152 ŝercoj.
„Tiu Novák havas eminentan edzinon.“
„Kial?“
„Kelkfoje mi vidis, ke ŝi helpis al li lavi kuirejan vazaron, gladi tolaĵon...“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi maljuniĝas.“
„Kial vi opinias tiel?“
„Antaŭe mi renkontis barojn per nazo, nunteme per ventro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Oni ne kredus, pro kio homoj iras al kuracistoj.“
„???“
„Novák iris antaŭtagmeze al kuracisto kaj revenis kun lavita veturilo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Inter najbarinoj: „Mi trovis jam multe da purigaj rimedoj por planko, sed plej bona estas edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Karulino, ĉu vi scias, kiu diferenco estas inter taksio kaj tramo?“
„Ne.“
„Tre bone. Do ni veturos per tramo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
5.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Diras direktoro al sia amiko: „Antaŭ nelonge mi venis hejmen iel enpensiĝinta kaj kiam mia edzino deziris novan vestaĵon, mi respondis: ,Jes, karulino, sed unue ni finos tiun diktaĵon.‘ “Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Marek, onidire vi geedziĝis. Ĉu tiu via edzio estas bela?“
„Nu, tio estas afero de gusto. Al mi ĝi ekzemple ne plaĉas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro sur nudisma plaĝo: „Fraŭlino, ĉu mi povas ion fari por vi?“
„Jes, vestu vin!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Karulino, ĉi nokte mi sonĝis, ke mi perdis vin en montaro dum terura neĝŝtormo.“
„Ho, kiel romantika! Kaj kiel vi trovis min?
„Kiu diras, ke mi serĉis vin?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
5.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Preter mi povas iri amaso da belaj virinoj kaj mi tute ne emocias.“
„Ne fanfaronu.“
„Mi ne fanfaronas, mi plendas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj