Ĉefpaĝo » Kategorioj » Viroj
Viroj
En ĉi tiu kategorio estas 152 ŝercoj.
Plendas sinjoro Novák: „Estas terure, kiel homo ŝanĝiĝas dum jaroj. Iam, kiam mi logis koleginon, mi timis, ke ŝi rifuzos. Kaj nuntempe mi timas, ke ŝi povus jesi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Novedzo: „Vespere mi ŝatas esti en familia medio.“
Malnova edzo: „Vi pravas. Ankaŭ al mi edzino vespere nenien permesas iri.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.5000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Viro fanfaronas inter amikoj: „Perfekte mi dresis la edzinon. Ĝuste je la dek dua devas esti tagmanĝo sur la tablo.“
„Kaj kiam vi malfruas?“
„Do mi estas sen tagmanĝo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Sinjoro Novák, vi estas modela homo. Vi donas al infanoj nur bonajn ekzemplojn.“
„Por malbonaj mi ne estas plu kapabla.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Kion vi havas sur la frunto?“
„Temposignon.“
„???“
„Hieraŭ mi ne venis ĝustatempe hejmen.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Ideala viro estas galanta ankaŭ al sia propra edzino.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„Mi aŭdis, ke Manjo konfesis al sia fianĉo ĉiujn siajn amaventurojn.“
„Tio estas fantasta kuraĝo!“
„Ĉu kuraĝo? Tio ne, sed kia fantasta memoro!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“
„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“
„Kial?“
„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Profetistino al kliento: „En proksima tempo vi havos gefianĉiĝon, sed iu virino malhelpos al vi.“
„Mia edzino, tiu miksiĝas en ĉion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
Galanta viro estas tiu, kiu neniam forgesas naskiĝtagojn de siaj amikinoj, sed ĉiam, kiomajn naskiĝtagojn ili havas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj