Lastaj ŝercoj
Paciento ĉe psikologo
Psikologo: Hu? Kiu ĵus diris tion?!
Nevidebla amiko
Chuck Norris naĝas
Chuck kaj la signolingvo
Chuck kaj la kobro
Post duhora doloroza agonio la serpento finfine mortis.
Ĉuk-Noris-fakto
Vizito ĉe urologo III
-Via peniso estas konsiderinde tro longa, ni duonigu ĝin.
-Ĉ-ĉ-ĉu v-v-vere?
-Ĵes; estas mirinde, sed tio forigos via balbutadon.
Do, bone, la viro konsentas, kaj baldaŭ poste okazas la operacio, kiu iras tute glate. Post unu semajno tamen la viro revenas al la urologo dirante:
-Sinjoro kuracisto, de la operacio mi ne plu balbutas, tamen mia edzino estas seksume ne plu kontenta, kaj tio estas pli malbona ol la balbutado. Ĉu eblus iel malfari la mallongigon?
La urologo kapneas:
-T-t-tro m-m-malfrue!
Vizito ĉe urologo II
-Kien mi metu mian kalsonon? demandas la viro.
-Vi povas ĝin meti tien, apud mian! respondas la urologo.
Vizito ĉe urologo I
-Ne miru; kiam mi nun enigos miajn fingrojn en vian anuson, povos okazi pretervolaj erektoj.
La urologo eklaboras, kaj la viro diras:
-Ho, mi tamen nenion sentas.
Respondas la urologo:
-Uuu, ja ne temis pri vi!