Malgranda skoto demandas ŝpareman patron:
- Paĉjo, aĉetu por mi bileton por karuselo.
- Silentu! Ĉu ne sufiĉas por vi, ke tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso?
Avo festas 90-an naskiĝtagon. Nepo venas kaj diras:
- Avo, mi havas por vi du novaĵojn. Bonan kaj malbonan, kian vi preferas unue?
- Bonan.
- Dum via festo estos striptizistinoj.
- Ho, bonege. Do kia estas malbona novaĵo?
- Ili estos en via aĝo.
Du frenezuloj troviĝis en unu ĉelo en malliberejo:
- Kiom longe vi restos ĉi tie? - unu demandas la alian.
- 10 jarojn.
- Mi 15 jarojn, do vi okupu la liton ĉe la pordo, ĉar vi pli frue foriras.
Kia estas diferenco inter studentoj de informadiko?
- Studento de unua jaro pensas, ke 1 kilobajto egalas 1000 bajtoj.
- Studento de kvina jaro pensas, ke 1 kilometro egalas 1024 metroj.
Virino staras antaŭ spegulo kaj diras al edzo:
- Ho, ve! Mi havas pli da faltoj, mi dikiĝis, mi havas malbelan hararon. Kara, diru al mi ion afablan!
- Vi havas bonan vidkapablon.