Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Ŝerco 1483

Asekura agento proponas al terkulturisto kontrakton de poliso kontraŭ
fajrego kaj hajlo. Terkulturisto: „Kontraŭ fajrego jes, sed kiel oni faras hajlon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (4 voĉoj)
La

Brilado

Panjooo, brulas la lampo!
Filĉjo, oni ne diras "brulas", sed "brilas".
Bone panjo! Kaj nun brilas ankaŭ la kurteno...

Fonto: Zvolensko

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Infanoj

Seksperfortita purigistino

Juĝisto demandas seksperfortitan purigistinon: "Ĉu vi ne povis eskapi?"
"Sed kien? Dekstre muro, maldesktre muro, malantaŭe li kaj antaŭe viŝita planko!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Krimuloj kaj juĝistoj, Sekso

Novedzo

- Kara amiko, mi aŭdis ke vi edziĝis?
- Jes...
- Mi gratulas vin! Ĉu vi estas feliĉa?
- Mia edzino diras ke jes..
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Geedzeco, Virinoj, Viroj

Ĉu krokodili aŭ ne krokodili

Fonto: Facebook : Esperantaj Memeoj

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Stultaj ŝercoj

Tatuo

Fonto: Facebook

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Bestoj, Nigra humuro

Ŝerco 1888

Kio estas la plej amata nacio de Donald Trump?
Diskriminacio.
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Nigra humuro, Politiko

Invito de vampíro

Vampiro invitis virgulinon al sia kastelo dirante: "Mi ŝatus vingustumi!"
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Diskutoj de uzantoj de komputiloj

Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?

Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Komputiloj

Amindumado sur nudista plaĝo

Sur nudista plaĝo:
— Junulino, vi plaĉas al mi.
— Mi vidas!

Fonto: Telegramo

5.0000/5 (4 voĉoj)
La Sekso