Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Plej malbonaj ŝercoj

En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.

Bonega vespero

Fonto

2.6000/5 (5 voĉoj)
La Amo

Du gastoj en drinkejo

Gasto en drinkejo demandas gaston apude sidantan:
-Ĉu vin ĝenos, se mi fumos?
-Ne, laŭ mi vi povas eĉ bruli!
2.6000/5 (15 voĉoj)
La Stultaj ŝercoj

Bona hundo

Fonto

2.6250/5 (8 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 501

„Sinjoro Novák, vi asertis, ke vi batalas kontraŭ alkoholaĵoj.“
„Jes, sed ĉiam ili venkas min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 558

Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Amo

Ŝerco 606

Inter amikoj: „Mia hundo estas tiel inteligenta, ke kiam ni revenas el promenado, ĝi mem sonorigas ĉe pordo.“
„Kaj la mia havas propran ŝlosilon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Bestoj

Ŝerco 769

„Ĉu vi scias, ke geedzoj N. veturos ĉirkaŭ la mondo? Ŝi veturos norden kaj li suden.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 889

„Paĉjo, kiel funkcias cerbo?“
„Lasu min, mi havas en la kapo nun aliajn aferojn!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Infanoj

Ŝerco 1005

Kuracisto: „Antaŭ ĉio vi devas ĉesi trinki alkoholaĵojn kaj ne fumi.“
Paciento suspekte: „Ĉu ĉi tie estis antaŭ mi mia edzino?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj

Ŝerco 1065

Kuracisto: „Kontraŭ tusado uzadu ĉi tiun medikamenton trifoje tage, kaj evitu malvarmajn trinkaĵojn.“
Paciento: „Kiomfoje tage mi evitu malvarmajn trinkaĵojn?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Kuracistoj kaj pacientoj