Plej malbonaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
„Sinjorino, via hundo ĵus pelas iun homon sur biciklo.“
„Sensencaĵo, nia hundo ne scipovas bicikli.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Vetis du fiŝkaptistoj, kiu kaptos fiŝon la unua. Unu falis tuj komence en akvon kaj la dua krias: „Tio ne validas, per manoj oni ne rajtas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto: „Mi ludas jam la duan violonĉelon. La unuan disrompis mia patro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Knabeto demandas la patron: „Kiam mi jam scipovas paroli, kion mi lernu nun?“
„Silenti, knabeto“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patrino: „Mi diris al vi, ke vi lavu plankon!
Filo: „Mi lavis ĝin.“
Patrino: „Do, kial tio ne estas videbla?“
Filo: „Ĝi jam sekiĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kuracisto diris al mi, ke mi havas altan sangopremon.“
„Kaj ĉu vi havas ankaŭ kapturniĝon?“
„Tion li ne diris al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉu vi scias, ke profunda spirado bakteriojn tuj detruas?“
Paciento: „Sed kiel klarigi al la bakterioj, ke ili spiru profunde?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“
Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Joĉjo, ja vi havas terure malbonajn notojn!“
„Sed mi ja ne kulpas paĉjo, ilin skribis instruistino!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiam mi hieraŭ pianludis, najbaro frakasis al mi per ŝtono fenestron.“
„Kia senpripensemo! Tiam li aŭdos vin eĉ pli bone.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto