Virmalriĉulo iras al prostituejo, sed la ununura servo, kiun li povas aĉeti per siaj 10 spesoj, estas piĉlekado.
Do li pagas al la putino kaj komencas frandzi. Sed post mallonga tempo li rimarkas, ke io krabletas sur lia lango. Li sputas kaj riproĉaĉas: "Damne, ja estas lepismoj!"
La virino respondas neimpresite: "Kion vi atendis por 10 spesoj, ĉu salikokojn!?"
Sinjorino faras aĉetojn en ĉiovendejo. Kiam ŝi klinas sin ĉe la vinbretaro por preni botelon da vino, ŝi nevole furzas aŭdeble - kaj ja proksime staras vendisto.
Por iel eliri el la embaraso, ŝi demandas lin montrante la botelon: "Eee, kiom ĝi kostas?"
La vendisto ridetas: "Kara sinjorino, se vi jam furzas tuŝante la botelon, mi prefere ne diru al vi la prezon, ĉar vi tuj fekos en vian kalsonon!"
Ruĝa ĉapeto migrante tra la arbaro rimarkas susuron en apudvoja arbusto. Ŝi flankenŝovas kelkajn branĉojn - kaj ekvidas lupon, kiu gapas al ŝi per grandaj rondaj okuloj.
Ŝi demandas: "Lupo, kial vi havas tiel grandajn okulojn?"
Tiu respondas: "Ho, ĉi tie oni eĉ ne povas feki senĝene!"
En la baro sidas ulo kaj legas gazeton, antaŭ li staras supo.
Al baron enkuras alia viro, terure malsata. Rigardas kaj vidas ke ulo kiu legas gazeton tute ne zorgas pri la supo. Li kaptas la kuleron kaj komencas rapide manĝegi. Post momento li ekvidas sur la fundo de telero kombilon. Tio tiel lin naŭzigas ke li tuj vomas en teleron. En tiu momento la ulo leganta gazeton superigas kapon kaj demandas:
- Ĉu vi ankaŭ jam atingis tiun parton kun kombilo?