Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Lastaj tekstaj ŝercoj
Chuck Norris ne legas librojn. Li rigardas ilin tiom longe, ĝis kiam ili mem diros al li ĉion, kion li volas scii.
Evolu-teorio estas stultaĵo. Ekzistas nur listo de bestoj, al kiuj Chuck Norris permesis vivi.
Chuck Norris ne portas horloĝon. LI decidas, kioma horo estas!
Chuck Norris kapablas krei fajron tiamaniere, ke li frotas kontraŭ si du glaci-kubetojn.
Chuck Norris iam piedbatis ĉevalon al mentono. Ties posteuloj estas nun konataj sub la nomo ĝirafo.
Chuck Norris kapablas frapfermi turniĝantan pordon.
Chuck Norris havas hejme tapiŝon de la grizzly-urso. La urso ne estas morta, nur timas ekmoviĝi.
Chuck Norris estis sur Marso. Tial tie ne troviĝas ajnaj vivospuroj.
Ŝarkoj fieras pri cikatroj de Chuck Norris.Fonto
Kiam Alexander Bell elpensis telefonon, jam li tuj havis en ĝi tri neresponditajn vokojn de Chuck Norris.Fonto