Atleto en stadiono prepariĝas por lancĵeto kaj diras al kolego: „Mi devas strebi, en tribuno sidas la bopatrino.“
La kolego: „Vana klopodo, tiel malproksimen vi ne ĵetos.“
Al sinmortigonto, kiu staras en fenestro de la oka etaĝo kaj preparas sin salti suben, vokas lia amiko: „Ne frenezu, pensu pri la infanoj kaj la edzino!“.
Iom poste: „Ne, pri la edzino ne!“
En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
„Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj?“
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo nova anonco:
„Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto?“
Rapidanta turisto renkontas paŝtiston kaj demandas lin: „Ĉu mi trafos aŭtobuson en la urbon je la sepa?“
Paŝtisto: „Certe, kaj se vi renkontos mian virbovon, vi trafos tiun je la 6:30.“
Renkontiĝas tri usonaj ĥirurgoj kaj sin gloras per siaj atingoj.
Diras la unua: Al unu mia paciento forhakiĝis sep fingroj, sed mi alkudris ilin kaj pasintsemajne li pianludis en la operdomo!
Elpaŝas la dua: Tio estas nenio! Unu mia paciento perdis en akcidento ĉiujn membrojn, sed mi operaciis lin kaj en la pasintaj olimpiaj ludoj li gajnis medalon en naĝado!
Ridas la tria: Vi diletantoj! Unu mia paciento estis vakero, kiu tute ebria rajdis rekte sub la radojn de kamiono. Restis nur lia pugo kaj la kolhararo de lia ĉevalo, sed mi ĉion kunkudris kaj de 2017 li estas nia prezidento!