Homino estas mortonta. Ŝia edzo, kolonelo, metis al ŝi la demandon, kiun li volis meti ekde 30 jaroj: «Ĉu adultis vi?»
Mallaŭte ŝi respondis:
«Jes, mia amo, sed nur dufoje.
— Dufoje! Ne pli? Kaj mi pensis dum ĉiuj tiuj jaroj, ke vi estis ĉiam en la lito de la aliaj! Bonvolu pardoni min. Kun kiu?
— Ĉu vere gravas? Unufoje kun via generalo...
— La feklekulo!
— ... kaj unufoje kun via regimento.»
Estis knabino, kiu estis blinda ekde ŝia naskiĝo. Unu tagon, ŝiaj gepatroj anonci al ŝi grandan novaĵon: «Karulin'! Ni trovis medikamenton por kuri vin de via blinduleco! Estas pomado, vi metas ĝin sur viaj okuloj, vi dormas, kaj la postan tagon, vi finfine vidos la mondon!»
Tre ĝoje, la knabino metis la pomadon sur ŝiaj okuloj. Sed la matenon, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ankoraŭ estis blinda... Plorante, ŝi kuris en la ĉambron de ŝiaj gepatroj. Vidante ŝin, ili ekkriis:
«Bonan ŝercotagon!»
Parolas du blondulinoj:
- Kiam mi vespere trinkas kafon, poste mi dum tuta nokto ne povas ekdormi.
- Kaj mi tute male. Kiam mi ekdormos, mi dum tuta nokto ne povas trinki kafon.
Parolas du kolegoj:
- Mi aŭdis onidirojn, ke eblas aĉeti vitrojn, dank' al kiuj ĉio aspektas pli bele, eĉ propra edzino.
- Ho, mi konas ilin de jaroj. Ili estas bonaj, sed vi ĉiam devas ilin plenigi.
Iu sinjoro telefonas laŭ anonco: "Komplezoj de profeto":
- Bonan tagon. Ĉu vi estas profeto?
- Jes.
- Ĉu mi povas viziti vin ĵaŭde?
- Bedaŭrinde, ne.
- Kial ne?!
- Marde vi rompos vian kruron!
La virino telefonas al la konsultejo de la ginekologo:
- Doktoro, hodiaŭ mi estis en via konsultejo. Ĉu mi ne forgesis mian kalsoneton tie?
- Ne, vi ne forgesis ĝin ĉi tie.
- Do, eble, mi forgesis ĝin en la konsultejo de la dentisto!