Ĉefpaĝo » Tekstaj ŝercoj » Plej malbonaj
Plej malbonaj tekstaj ŝercoj
En ĉi tiu listo aperas nur ŝercoj, kiuj ricevis almenaŭ 3 voĉdonojn.
Patrino: „Mi diris al vi, ke vi lavu plankon!
Filo: „Mi lavis ĝin.“
Patrino: „Do, kial tio ne estas videbla?“
Filo: „Ĝi jam sekiĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kuracisto diris al mi, ke mi havas altan sangopremon.“
„Kaj ĉu vi havas ankaŭ kapturniĝon?“
„Tion li ne diris al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉu vi scias, ke profunda spirado bakteriojn tuj detruas?“
Paciento: „Sed kiel klarigi al la bakterioj, ke ili spiru profunde?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kuracisto: „Ĉu via filo daŭre tiom balbutas?“
Patrino de malgranda paciento: „Ne, nur kiam li parolas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Joĉjo, ja vi havas terure malbonajn notojn!“
„Sed mi ja ne kulpas paĉjo, ilin skribis instruistino!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiam mi hieraŭ pianludis, najbaro frakasis al mi per ŝtono fenestron.“
„Kia senpripensemo! Tiam li aŭdos vin eĉ pli bone.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Patro: „Kiam mi havis 20 jarojn, mi studis kaj ne kuradis post knabinoj!“
„Sed patro, tio estas alie...“
„Silentu! Kiu estas ĉi tie patro?!“
„Ambaŭ, patro, ambaŭ...“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Viroj
„El kio vi havas tiun peltmantelon?“
„El leporfelo.“
„Ĉu tio estis tiel granda leporo?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La 14-an de junio 2016
Razisto: „Ne dormu! Kiam vi havas kapon sube, mi ne povas razi vin.“
„Do tondu min.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La 14-an de junio 2016
„Sur kiu flanko vi dormas, sur la dekstra aŭ la maldekstra?“
„Kiel mi sciu tion, kiam mi dormas?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La 14-an de junio 2016