Patro punas la filon kaj la patrino diras: „Ĉu mi ne diris al vi jam kelkfoje, ke vi kalkulu ĝis dek, ĝis kiam finiĝos via kolero?“
La patro: „Mi kalkulas, sed dume mi genuas sur li, por ke li ne foriru.“
Knabeto staras antaŭ spegulo kaj pudras sin. Lia fratineto rigardas tion kaj diras: „Vi ne rajtas pudri vin. Nur virinoj pudras sin. Viroj devas lavi sin.“
Patrino al al filo: „Memoru, kion vi povas fari hodiaŭ, ne prokrastu ĝis morgaŭ.“
Filo: „Bone, mi manĝos tiun pecon da torto, kiun vi kaŝis por morgaŭ.“
Knabino: Panjo, kial mia frato havas nur unu penison?
Patrino: Kara, ĉiu viro havas nur unu.
Knabino: Sed Paĉjo havas 2. Unu, malgrandan, per kiu li pisas, kaj alian, grandan, per kiu li purigas la dentojn de la najbaro.