Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Komputiloj

En ĉi tiu kategorio estas 11 tekstaj ŝercoj.

Diskutoj de uzantoj de komputiloj

Diskutoj de Linukso-uzantoj: Kiun distribuaĵon vi uzas? Kun kiu grafika medio? Ĉu X.org aŭ Wayland? Kun kiu pakaĵa sistemo? En kiu versio? Ĉu vi mem kompilas la programojn? Ĉu la kernon? Kiu komando estas la plej amuza?

Diskutoj de Vindozo-uzantoj: Saluton, kiel vi fartas hodiaŭ?
5.0000/5 (4 voĉoj)
La Komputiloj

Ŝerco 1671

Kiun operaciumon uzas riistoj? Rinukson.
2.8333/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Komputiloj, Sekso

Post divorco

Dum divorcado oni demandas la infanon: Ĉe kiu gepatro vi ŝatus resti?
- Dependas al kiu vi aljuĝos komputilon.
3.8333/5 (6 voĉoj)
La Infanoj, Komputiloj

Ŝerco 1556

Telefonas sinjorino en helpo-centron: „Bonan tagon, hieraŭ mi aĉetis Vindozon Vista.“
„Ho, tio estas bonega, dankon!“
„Sed hodiaŭ tuta sistemo falis!“
„Mi scias, antaŭ momento vi diris tion...“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Komputiloj

Bulkoj kaj ovoj

Virino petas sian edzon-komputiliston: “Bonvolu iri al la vendejo kaj aĉetu bulkon. Se ili havas ovojn, aĉetu 12.”

Li revenas hejmen kun 12 bulkoj.
4.2000/5 (5 voĉoj)
La Komputiloj, Viroj

Kodo de vivo

Vivo estus pli facila se ni havus ĝian fontokodon.
3.3333/5 (3 voĉoj)
La Komputiloj

Kuracmetodoj

Al kuracisto venas zorgemaj gepatroj kaj diras:
- Ni ne povas konvinki nian filon, ke li foriru de sia komputilo.
- Nu, do ni devas lin kuraci.
- Sed kiel?
- Normale. Per knabinoj, cigaredoj, biero...
4.2857/5 (7 voĉoj)
La Komputiloj, Kuracistoj kaj pacientoj

Li kaj ŝi

En aŭtobuso sidas du homoj. Li kaj ŝi. Ŝi rigardis lin, li rigardis ŝin.
- Komputisto (pensis studentino).
- Studentino (pensis senhejmulo).
3.5556/5 (9 voĉoj)
La Komputiloj

Studentoj

Kia estas diferenco inter studentoj de informadiko?
- Studento de unua jaro pensas, ke 1 kilobajto egalas 1000 bajtoj.
- Studento de kvina jaro pensas, ke 1 kilometro egalas 1024 metroj.
4.6667/5 (9 voĉoj)
La Komputiloj, Lernejo

Memoro

Dum naskiĝtago de informadikisto iu donacas lin. Li malfermas pakaĵon, vidas memorbastoneton kaj diras:
- Dankon por la memoro.
5.0000/5 (2 voĉoj)
La Komputiloj