„Patro, ĉi tie en la libro mi legas: Edzino plorsingultis, taŭzis siajn harojn, brustbatis sin, kaj fine svenis. Kion signifas tio?“
„Veršajne ŝi deziris de sia edzo je Krisnasko pelton.“
„Tiu sklerozo estas terura afero. Kio okazis antaŭ dudek jaroj, mi memoras precize, kaj kion mi deziris diri al vi antaŭ dek minutoj, mi ne povas rememori.
„Ne gravas, vi diros tion al mi post dudek jaroj.“
Revenas patro el laborejo kaj domzorgisto raportas: „Via filo rompis fenestron.“
La patro venis en loĝejon kaj diras al filo: „Diru nenion, ĉion mi scias.“
„Bone, do diru al mi, kiam oni kronis Karolon la Kvaran imperiestro?“