Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Aforismoj

En ĉi tiu kategorio estas 82 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 452

Se stulta homo faras ion hontindan, li ĉiam deklaras ke estas lia devo.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 453

Unusola afero, por kiu estas neniam malfrue, estas bona vorto.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 454

La sola maniero forigi tenton estas cedi al ĝi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 455

Al la fieraj ĉiam mankas iom da intelekto.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 456

Kiam infano havas ĉion, kion li deziras, evidente al li mankas tio, kion li bezonas.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.2500/5 (4 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 457

Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio iritas ilin pli.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 458

Oni mensogas tial, ĉar iuj homoj ne scipovas diri veron kaj aliaj ne ŝatas aŭdi ĝin.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 459

Manko da laboro estas por iuj ĝuego, por aliaj sufero.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 460

Plej multe da helpantoj havas tiu, kiu dronas en mono.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 461

Malsaĝajn ideojn havas ĉiu, sed la saĝa homo silentas pri ili.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Aforismoj