Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Aforismoj

En ĉi tiu kategorio estas 82 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 462

Iu homo lavas sian kolon nur interne.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 446

Malsaĝon male ol saĝon oni ne kapablas simuli.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 447

La plej malsaĝaj estas demandoj, kiujn mi ne scipovas respondi.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 448

Tio, pri kio ridas ajna stultulo, ne nepre devas esti humuro.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 449

Impertinento direktita al iu alia estas bona spritaĵo. Bona spritaĵo al mia konto estas impertinento.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 450

Pri ĉio ridas homoj ridemaj, pri nenio la malsaĝaj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 451

Humuro estas la plej demokrata el ĉiuj homaj kutimoj.

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (1 voĉo)
La Aforismoj

Ŝerco 259

Pli validas UNU en la mano ol DU en la mamzono!!!
3.0000/5 (2 voĉoj)
La Aforismoj

Ŝerco 258

Geedzoj feliĉaj estas tiuj en kiu la viro estas surda kaj la virino estas blinda!!!
3.6667/5 (3 voĉoj)
La Aforismoj

Tragiko

Ĉiu pano estas tragika historio de grajno, kiu povus iĝi biero, sed tiel ne okazis.
3.4286/5 (7 voĉoj)
La Aforismoj