Aforismoj
En ĉi tiu kategorio estas 82 ŝercoj.
Se stulta homo faras ion hontindan, li ĉiam deklaras ke estas lia devo.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Unusola afero, por kiu estas neniam malfrue, estas bona vorto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
La sola maniero forigi tenton estas cedi al ĝi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Al la fieraj ĉiam mankas iom da intelekto.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Kiam infano havas ĉion, kion li deziras, evidente al li mankas tio, kion li bezonas.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĉiam pardonu viajn malamikojn; nenio iritas ilin pli.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni mensogas tial, ĉar iuj homoj ne scipovas diri veron kaj aliaj ne ŝatas aŭdi ĝin.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Manko da laboro estas por iuj ĝuego, por aliaj sufero.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plej multe da helpantoj havas tiu, kiu dronas en mono.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malsaĝajn ideojn havas ĉiu, sed la saĝa homo silentas pri ili.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto