Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Alkoholo

En ĉi tiu kategorio estas 61 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 514

„Franĉjo, vi estis hieraŭ tiom ebria, ke mi devis alporti vin hejmen.“
„Ĉu vi ne estis ebria?“
„Tute ne.“
„Do kial vi alportis min al najbaroj?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 515

Du iom ebriaj viroj veturas per aŭto. Unu iomete vekiĝas kaj time diras: „Kien vi veturas?“
La dua viro ankaŭ vekiĝas kaj miras: „Ĉu mi? Mi pensis, ke ŝoforas vi.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 516

„Kion diris al vi la edzino, kiam vi revenis el trinkejo hejmen nur matene?“
„Nenion. Mi retroiris en la dormoĉambron kaj kiam ŝi vekiĝis, ŝi pensis, ke jam mi foriras en laborejon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 517

En vino estas vero. Ĉu tial estas ĉe ni tia batalo kontraŭ alkoholismo?

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 498

Koleras sinjorino Nová: „Ĉu vi ne povas ordoni al vi kaj ĉesi trinki alkoholaĵojn?“
„Ordoni al mi mi scipovas, sed obei ne.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 499

Konstanta gasto plendas al kelnero: „Tiu sklerozo! Neniam mi scias, ĉu mia edzino diris, ke mi mendu unu bieron kaj venu je la oka aŭ mendu ok bierojn kaj venu je la unua.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

Neniu noto (neniu voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 500

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi aktive batalas kontraŭ alkoholo...“
„Jes, kontraŭ la hieraŭa.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo

Ŝerco 501

„Sinjoro Novák, vi asertis, ke vi batalas kontraŭ alkoholaĵoj.“
„Jes, sed ĉiam ili venkas min.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.6667/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 502

„Kion diras al vi la edzino, kiam vi venas hejmen el gastejo ebria?“
„Nenion, ŝi nur tremas la kapon.“
„Kies kapon?“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

2.0000/5 (3 voĉoj)
La Alkoholo

Ŝerco 503

„Ĉe ni estas tre difekta akvo. Kiam mi deziras trinki, mi precipe filtras ĝin, poste kuiras ĝin kaj fine, por certeco, mi trinkas vinon.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Alkoholo