Ĉefpaĝo » Kategorioj » Amo
Amo
En ĉi tiu kategorio estas 78 ŝercoj.
Ŝi: „Ĉu vi irus kun mi ĝis fino de la mondo?“
Li: „Memkompreneble, karulino. Sed je la sepa mi devas esti hejme.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Peĉjo, ĉu vi amas min?“
„Jes, karulino, ege.“
„Ĉu vi pro mi oferus vian vivon?“
„Ho, ne, kiu poste amus vin?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Inter junaj amikinoj: „Kuracistoj asertas, ke kisado mallongigas la vivon.“
„Stultaĵo! Nur tempo dum tio pli rapide pasas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„En Danio laŭdire virinoj dum interkonatiĝo evoluigas neniun iniciaton.
Ili atendas nur, kiam viroj petas ilin pri geedzeco.“
„Nun mi scias, kial estas tiel malmulte da danoj!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Inter amikinoj: „Ĉu vi interrilatas kun tiu svedo el reprezentejo? Kiel vi interkonsentiĝas?“
„Do, kion deziras li, tion mi scias, kaj kion deziras mi, tion mi aĉetas en luksaj vendejoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Inter amikinoj: „Vi tute ne devas maltrankviliĝi, memkompreneble Franĉjo amas vin. Ĉu vi pensas, ke nur ĉe vi li farus escepton?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Ĉu vi havas jam iun amantinon?“
„Tiel duone.“
„???“
„Vizitadas ŝin ankoraŭ unu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Junulo karese premiĝas al fraŭlino en parko kaj deziras kisi ŝin.
Ŝi protestas: „Nur post la geedizĝo.“
La junulo: „Bone, mi atendos. Kaj kiam vi edziniĝos?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Maria, kion vi faradas en la kelo tiom longe?“
„Ni amindumas tie, panjo“
„Do bone, mi jam timis, ke vi tie fumadas!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.5000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Fraŭlino, kion mi devus doni al vi, por ke mi povu kisi vin?“
„Narkotaĵon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo