Ĉefpaĝo » Kategorioj » Amo
Amo
En ĉi tiu kategorio estas 78 ŝercoj.
„Mia patrino estas principe kontraŭ la kisado.“
„Karulino, vere neniam mi pensis pri kisado de via patrino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Pentristo: „Mi ĵuras, ke vi estas la unua modelo, kiun mi kisas.“
Poste evidentiĝis, ke ĝis nun li pentris nur pejzaĝojn.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Gastigantino al malfrua gasto: „Vi malbonŝancas, ĉiuj belaj, spritaj virinoj estas jam for.“
Gasto: „Mi ne venis ja pro belaj kaj spritaj virinoj, mi venis pro vi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Filino prezentas al siaj gepatroj sian amindumanton:
„Tio estas Roman, mia estonta unua edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Fraŭlino al sia amindumanto: „Mi ne matenmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne tagmanĝas, ĉar mi pensas pri vi, mi ne vespermanĝas, ĉar mi pensas pri vi kaj nokte mi ne povas ekdormi... pro malsato.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Suspiras sinjoro Novák: „Tiu nuntempa modo tro rapidas. Mia patrino memoris, kie ŝi ricevis de la patro la unuan kison kaj mia filino preskaŭ ne scias plu, kiu estis ŝia unua edzo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Junulo: „Fraŭlino, ĉu mi povas akompani vin?“
Fraŭlino: „Ne, hejmen mi iradas principe sola. Se vi ne kredas al mi, vi iru konvinkiĝi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
„Ĉu mi povas nomi vin Manjo?“
„Kial?“
„Por ke mi hejme ne eraru.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
““Petro, ĉu vi amos min ĉiam, ankaŭ kiam ni geedziĝos?“
„Mi pensas ke jes, ĉiam logis min edziniĝintaj virinoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Amo
Li al ŝi: „Ĉu vi kredas je amo je la unua rigardo?“
„Ne.“
„Do mi venos morgaŭ denove.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Amo