Arbaristo kaptis viron, kiu staris antaŭ arbo kun malfermita tranĉilo.
„Ĉu vi ne scias, ke estas malpermesite gravuri amdeklaron en arboŝelon?“
„Mi ne volas gravuri, sed forstreki.“
Diras juna virino en ĉirkaŭbrako: „Amo estas potenca sorĉistineto, mia karulo, ĉu?“
Ŝia pli aĝa amiko: „Jes, sed nun mi devas foriri al mia maljuna sorĉistino.“
Patro venas en ĉambron de sia filino kaj diras: „Iru eksteren, ĉe pordo estas via adoranto.“
„Kiel vi ekkonis, ke li estas mia adoranto?“
„Ĉar li havas miajn manumbutonojn.“
Edzo venas malfrue hejmen, falas sur la liton kaj grumblas: „Pardonu, mia karulino, sed ni vetis kun amiko, kiu pli multe eltrinkos.“
La edzino: „Kiu estas tiu, kiu finis kiel la dua?“
Patrino al la filino: „Kie vi estis hieraŭ?“
„Je vespermanĝo ĉe Karlo.“
„Ĉu nur je vespermanĝo? Kaj kion vi faris post tio?“
„Post tio – ni matenmanĝis.“