Eta princino trovas ranon kaj la rano diras per homa lingvo: "Se vi kisos min, mi turniĝos en belan princon."
La princino iom pripensas kaj diras: "Mi ne kisos vin. Mi volas parolantan ranon!"
Estas mateno.
Tra malfermetita fenestro venas unuaj sunradioj en kastelan dormoĉambron.
En la lito kuŝaĉas grandega vir-rano kaj kontente fumas pipon.
En angulo de la lito kuntiriĝas detruita princino kaj flustras: "Vi al mi mensogis..."
Ulo rajdas kamelon en dezerto kaj sentas sin varmege.
Poste li renkontas bicikliston kaj demandas: "Ĉu vi ankaŭ sentas vin tiom varmege?"
"Ne, mi biciklas rapide kaj la fluanta aero malvarmigas min."
Ili adiaŭas kaj la ulo rajdas la kamelon 250 km/h kaj vere ne plu sentas sin varmege.
Subite la kamelo haltas kaj neniel moviĝas. La ulo desaltas, ĉirkaŭiras ĝin kaj diras: "Tiu kompatindulo frostiĝis!"
Vesperto flugas tra arbaro kaj subite krak! kaj ĝi trafas arbon.
Post unu horo ĝi vekiĝas el sveno kaj diras: "Iun tagon mi mortiĝos kun tiu MP3-ludilo..."
Ekzistas specio de antilopo, kiu kapablas salti pli alten ol averaĝa familia domo. Tio estas kaŭzita unuflanke pro ĝiaj tre fortaj kruroj kaj duaflanke pro la fakto, ke domo ne kapablas salti.