Ŝerco 80 - Kuniklo, kial vi havas tiom mallongajn orelojn? - Ĉar mi estas romantika. - Mi ne komprenas. - Hieraŭ mi sidis sur herbejo kaj mi aŭskultis kantantan birdeton. Tiel mi aŭskultis, ke mi ne rimarkis gazontondilon.
Kiel birdo Patrino demandas Joĉjon: - Kiel vi ludis hodiaŭ? - Mi imitis birdon. - Vi kantis aŭ kvivitis? - Mi manĝis vermojn.
Simio Simio demandas alian simion: - Kion vi manĝas? - Bananon. - Kaj kial ĝi estas bruna? - Ĉar mi manĝas ĝin duan fojon.
Pasero Al pasero alflugas korvo. Pasero demandas: - Kia birdo vi estas? - Korvo kaj vi? - Mi estas aglo, sed mi iomete malsanumadis.
Hirundoj Flugas du hirundoj. Unu diras al la alia: - Ŝajnas, ke pluvos. - De kie vi scias? - Ĉar homoj nin rigardaĉas.