Ĉefpaĝo » Kategorioj » Bestoj
Bestoj
En ĉi tiu kategorio estas 101 ŝercoj.
„Ĉu vi scias, ke eĉ sen frostujo vi konservos porkviandon dum du monatoj en perfekta stato?“
„Kiel?“
„Lasu tiun porkon ankoraŭ du monantojn vivi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.7500 /5 (4 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Sinjorino, via hundo ĵus pelas iun homon sur biciklo.“
„Sensencaĵo, nia hundo ne scipovas bicikli.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Inter amikoj: „Mia hundo estas tiel inteligenta, ke kiam ni revenas el promenado, ĝi mem sonorigas ĉe pordo.“
„Kaj la mia havas propran ŝlosilon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.6667 /5 (3 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Kial vi donas al tiu hundo post vespermanĝo nigran kafon?“
„Por ke ĝi ne dormu kaj bone gardu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
1.8000 /5 (5 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Sinjoro, via hundo mordis mian maleolon.“
„Ĉu vi miras? Pli alten ĝi ne atingas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
5.0000 /5 (2 voĉoj)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Miras dommastrino: „Kia bruego aŭdiĝas el la antaŭĉambro? Tiun katon mi jam elĵetis eksteren.“
Ŝia edzo: „Vi devas elĵeti ĝin ankaŭ kun vosto.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Neniu noto (neniu voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Renkontas serpento serpenton kaj demandas: „Ĉu vi scias, ĉu mi estas venena?“
„Kial vi volas scii tion?“
„Antaŭ mallonga tempo mi mordis min en langon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Kial havas ĝirafo tiom longan kolon?“
„Ĉar ĝi havas tro for la kapon!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
3.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
„Kiam ni estis pasintjare ĉe maro, estis tiel varme, ke oni devis malvarmigi kokinojn per glacio, por ke ili ellasu kuiritajn ovojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
2.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj
Kokino al kokidoj: „Se via patro vidus, kiel vi estas neobeemaj, sur rostilo li turniĝus!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
4.0000 /5 (1 voĉo)
La
14-an de junio 2016
—
Bestoj