Ĉefpaĝo » Kategorioj » Dungitoj kaj vendistoj
Dungitoj kaj vendistoj
En ĉi tiu kategorio estas 61 ŝercoj.
„Paĉjo, ĉu vintre kreskas pomoj?“
„Ne fileto, vintre kreskas nur ilia prezo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ĵurnalisto: „Kion vi faras dum libera tempo?“
Oficisto: „Kion vi precize celas – en labortempo aŭ poste?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mi aĉetis en bazaro novan horloĝon,“ fieras Jozefo al amiko.
„Kaj ĉu bone funkcias?“
„Bonege. Tiu ĉi estas ĝis nun la plej rapida!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Vizitanto ĉe giĉeto demandas pordiston: „Ĉu laboras ĉe vi sinjoro Nový?“
„Li ne laboras, li estas estro.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Aĉetanto petas en vendejo botelon da vino. Vendisto demandas:
„Ĉu blankan aŭ ruĝan?“
„Ne gravas. Mi iras gratuli al amiko kaj li estas kolorblinda.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Juna sinjoro, vi havas ĉe ni altan salajron, sed vi devas esti laborema kaj diligenta.“
„Mi sciis, ke en tio estos iu problemo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mi petas iun aktualan libron, sed sen sekso, perforto kaj krimoj.“
„Tiukaze aĉetu la trajn-horaron.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Parolas du homoj el diversaj entreprenoj: „Ĉe ni estis terura labormoralo. Unu duono da homoj laboras kaj la dua faras tute nenion.“
„Ĉe ni tio estas pli bona, tute inverse.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Viro sidas ĉe matenmanĝo nekutime longe. La edzino demandas lin: „Ĉu hodiaŭ vi ne iros al laborejo?
„Diable, mi pensis, ke mi jam estas tie.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„En nia entrepreno laboras du veraj idiotoj.“
„Kiu estas la dua?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto