Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Esperantaj vortoj

Ĉu vi vidis skribaĵon ie surstrate aŭ nomon de iu produkto, kiu hazarde estas ankaŭ vorto en Esperanto? Aldonu ĝin, se ĝi estas amuza.

En ĉi tiu kategorio estas 59 tekstaj ŝercoj.

Enigmo pri guloj

Kial guloj ne povas multiĝi?
.
.
.
Ĉar viroj de guloj estas virguloj…
2.3529/5 (17 voĉoj)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Ŝerco 1671

Kiun operaciumon uzas riistoj? Rinukson.
2.8333/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Komputiloj, Sekso

Kiom ofte

Okaze de la vegetarisma seminario renkontiĝas volapukisto, interlingvaisto kaj esperantisto, ili konversacias kaj komparas siajn lingvojn.
La volapukisto demandas la interlingvaiston: „Dirü, kiöm öfte la literö ´L´ apäras en la himnö dä interlingvö?“
La interlingvaisto kalkulas kaj respondas: „In nostra himna es 17 literas ´L´! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas ´L´ es in himna di Esperanto?“
La esperantisto kalkulas longtempe kaj poste diras: „192.“
Jen la volapukisto miras: „Tiöm mülte? Ĉu vi pövüs kanti tiön al ni?“
Kompreneble, la esperantisto bonvolas: „En la mondon venis nova sento, la la la la la la la la la la ...“
5.0000/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Nejusta elĵetado

-Aŭskultu, oni min fitraktis en la teatro, ili elĵetis min!
-Kial do?
-Nu, mi ne scias. Mi estis tie kun mia avino. Ĉar ŝi malbone vidas kaj aŭdas, mi devis de tempo al tempo klarigi ion al ŝi, sed tio dum la duono de la teatraĵo ne ĝenis iun ajn, mi vidis.
Sed ĉio komenciĝis, kiam nova aktoro elŝutis amelan farunon por ŝajnigi kokainon. Mi avino demandis, ĉu tio estas vera kokaino, kaj mi diris laŭte "Tio estas fekulo!". Ho, kiel tiu aktoro malbone rigardis al mi! Kaj malmulte poste, venis virkantisto en kostumo flora, kiu tamen kantis preskaŭ soprane. Ravite, mi ne povis teni min kaj vokis "Ho, tio estas piĉo, lekanto!" Tiam iu teatrano kuris al mi kaj diris, ke mi iru, sed ĝuste tiam mi rimarkis ke sur lia ŝultro sidas insekto. Mi montrante al li diris "Ho, forfikulo!". Kaj tiam ili simple kaptis min kaj elĵetis, kia impertinento!
5.0000/5 (3 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Kaptiloj de polpo

Kion faras polpo kiam oni fortranĉas ĝiajn kaptilojn?
Ĝi ne plu kaptas.
4.0000/5 (1 voĉo)
La Bestoj, Esperantaj vortoj

Ŝerco 1571

Napoleono I, volante diri ofendvorton al kardinalo Saverio, demandas iin:

Ĉu estas vere, ke Italoj estas friponoj?

Ne ĉiuj, Moŝto, sed la bona parto.

Fonto: Rido Sanigas

4.7500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj

Radio Varsovio

Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"

Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."

Fonto

4.2500/5 (4 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

UEA-ĉefoj

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Post la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."

Fonto

4.0000/5 (2 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

Vortoj de kamarado Lanti

Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du SAT-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"

Fonto

3.6667/5 (6 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Politiko

Putino

Kial usona prezidento havas rektan telefonlinion al Kremlo? Por ke ĝi povu rapide alvoki putinon.
3.8000/5 (5 voĉoj)
La Esperantaj vortoj, Naciecoj, Politiko