Ulino telefonas al sia amiko:
-Mi sendis mian eŝon aĉeti terpomojn, sed surveturis lin aŭto.
-Ho mia Dio, kaj kion vi faros nun?!
-Mi ne scias, eble mi faru rizon.
Gefianĉa paro promenadas sur la akvobordo.
La fianĉino rigardas al la ĉielo plenkovrita de steloj, kaj eksuspiras:
-Se ni geedziĝos, ni havos 3 gefilojn.
-De kie vi scias tion tiel precize? - demandas la fianĉo.
-Ĉar ili estas nun ĉe mia patrino. - sonas la respondo.
La edzo hejmenveninte diras al sia edzino:
-Karulino, se kiu ajn serĉus min, mi ne estas hejme!
La telefono eksonas. La edzino akceptas la vokon kaj diras:
-Mia edzo estas hejme!
-Sed mia karulino, kion mi petis de vi?
-Trankviliĝu, oni serĉis ne vin!
Edzino diras al sia amikino:
-Mia edzo estas kompleta idioto. Mi eĉ ne povas rigardi lin.
-Do, kial vi ne eksedziniĝas?
-Mi elternis lin dum 25 jaroj, nun mi jam ne volas, ke li estu feliĉa!
La edzino demetas la okulvitrojn de sia ekdormanta edzo, kaj ŝi notas mallaŭte nul al si mem:
-Tiel, ke ne estas sur vi la okulvitroj, vi estas samtiel bonaspekta, kiam mi edziniĝis al vi.
Responde la edzo diretas:
-Tiel, ke ne estas sur mi la okulvitroj, ankaŭ vi tre bonaspektas...
Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo:
"Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?"
"Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin."
"Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis:
"Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!"
"Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"
Fonto: SCHWARTZ, Raymond ; ... Kun siaspeca spico!