Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Fidela edzino

Edzo, kuŝanta sur mortolito, diras al sia edzino: "Kara, kiam nia domo estis detruita dum ŝtormo, vi estis kun mi, kiam mi perdis mian postenon, vi estis kun mi, kiam ni estis preskaŭ sen mono, vi estis kun mi. Kaj nun, kiam mi estas mortmalsana kaj vi daŭre estas kun mi, mi demandas min, ĉu ne estas vi, aĉulino, kiu kaŭzas al mi la malfeliĉon!"