Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.
„Ŝajnas al mi, ke mia edzino estas lastatempe iel malatentema.“
„Tio estas interesa, al mi tiel tute ne ŝajnas.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Mia filino estas tute kiel mi.“
„Ĉu ŝi planas edziniĝi ankaŭ neplenaĝa?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Juna edzino al la edzo:
„Se mi ankoraŭfoje sonĝos ke vi kisas fremdan inon, mi divorcos kun vi!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Oni demandis novedzon: „Kia estis la geedziĝa nokto?“
„Terura. Mi forveturigis mian edzinon en akuŝejon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Pro kio vi lastatempe plej multe ĝojis?“
„Ke mia najbaro ankaŭ edziĝis.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Amiko demandas amikon: „Kio nova?“
„Mia edzino kokras min.“
„Sed mi demandis, kio estas nova.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Demandas terkulturisto la alian: „Kiel vi estas ĉi jare kontenta pri abeloj?“
„Tre bone.“
„Ĉu ili amasigis multe da mielo?“
„Ne, sed jam kvinfoje ili pikis mian bopatrinon.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Plendas iu fraŭlino: „Tio estas terure, ĉiam, kiam mi deziras edziniĝi pro amo, mi konstatas, ke mia elektito estas tute senmona.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kiam vi ekkonis vian edzinon?“
„Bedaŭrinde nur post kiam mi edziĝis kun ŝi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Filo al la patro: „Kial ĉe ni ne rajtas viro edziĝi kun pluraj virinoj?“
„Mi ne scias, kiel tion klarigi. Sed kiam vi estos pli aĝa, vi mem komprenos, ke tiu ĉi leĝo ja protektas virojn.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto