Ĉefpaĝo » Kategorioj » Geedzeco
Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 220 tekstaj ŝercoj.
Al pentristo venis pozistino. Sed li ne volis labori, tial ili tempeton sidas kaj parolas ĉe kafo. Iu ekfrapas la pordon. La pentristo ektimis kaj diras: „Rapide senvestigu vin, tio estas mia edzino.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Post lia reveno el banloko ŝi elpakas lian malpuran tolaĵon el kofro kaj ekĝemas: „Almenaŭ ion vi alportis al mi.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Venas viro al ĉapel-vendejo:
„Mi serĉas iun ĉapelon por bopatrino.“
„Kian kapon havas la sinjorino?“
„Teruregan!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Staras geedzoj antaŭ peltvendejo kaj li diras: „Vi ja ne dezirus en tempo, kiam oni flugas en kosmon, vestiĝi per pelto de besto kiel iam dum pratempo...“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Ĉu vi povas iri sabate ien sola, sen edzino?“
„Jes, al la laborejo por superhore labori.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Geedzeco estas kiel loterio“ opinias iu viro ĉe biero.
„Ho ne,“ diras la alia, „en loterio ekzistas ebleco gajni!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Ŝi diras riproĉe al edzo: „Mi konas viron, kiu portas ĉiutage al sia edzino florojn!“
Li: „Diru titolon de tiu romano!“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Imagu, ke Franĉjo gajnis tri semajnojn post edziĝfesto en loterio 500 000 kronojn.“
„Ho, mi diris al li, ke kun la edziĝo li tiom ne hastu.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Malgranda knabineto demandas patrinon: „Kial mi ne rajtas naĝi en rivero kaj patro tie banas naĝas?“
Patrino: „Ĉar la patro estas asekurita.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino: „Ĉu estas vero, ke en la paradizo estas edzoj apartigitaj de edzinoj?“
Edzo: „Memkompreneble, aliekaze ĝi ne estus paradizo.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto