El kuirejo aŭdiĝas terura tintego. Edzino venas en loĝĉambron kaj diras trankvile al edzo: „Nenio okazis, nur tiu garnituro de kuirejvazaro, kiu havis 40 partojn ekde nun havas 180 partojn.“
„Nuntempe estas ĉe geedzoj nova modo libertempi sole. Ĉu vi provis jam tion?“
„Jes, mia edzo provis tion antaŭ tri jaroj.“
„Kaj kiel tio plaĉis al via edzo?“
„Mi ne scias, li ankoraŭ ne revenis.“
Juna virino en sukeraĵejo: „Ĉu vi povus vendi al mi bruligitan torton kun acida kremo?“
„Pardonu, tian varon ni ne vendas. Kaj kial vi bezonas tian torton?“
„Mi deziras kredigi mian edzon, ke ĝin faris mi mem.“