Geedzeco
En ĉi tiu kategorio estas 218 tekstaj ŝercoj.
Ĉe la marbanejo, inter edzo kaj edzino:
Elizo, ĉu vi ne faras banon hodiaŭ?
La maro estas tro maltrankvila; ĝi forportus min.
Ho kiel ĝi pentus!Fonto: Rido Sanigas
Inter edzo kaj edzino:
- "Antaŭ edziĝo ci diris ĉiam ke ci estis volinta manĝi min per avidaj kisoj."
- "Jes, sed nun mi pentas ne esti cin manĝinta."Fonto: Rido Sanigas
En salono.
Sinjorino parolas pri sia aĝo:
Ĉu ne estas vere - ŝi diras al sia edzo - ke mi havas apenaŭ tridek jarojn ? Vi scias tion.
Jes. Kiel mi ne povas tion scii ? Estas jam tiom da jaroj, ke vi diras al mi tion!Fonto: Rido Sanigas
Edzino: - Ĉu mi devas meti la butonojn kun diamantoj sur la antaŭaĵon de via ĉemizo?
Edzo: - Kiel malsaĝa! Ĉu vi volas ruinigi min? Ĉu vi ne scias, ke mi hodiaŭ havas kunsidon kun miaj kreditoroj?Fonto: Rido Sanigas
Eĉ ateisto adoras virinon, al kiu li povas kredi.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Filozofo pri geedzeco: „Insulo de amo, ĉirkaŭita per oceano da elspezoj.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Edzino al la edzo: „Vi havas teruran sklerozon. Certe vi forgesis ion aĉeti, sed mi ne povas rememori, kion.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Inter amikinoj: „Ĉu vi jam aŭdis, ke Anja edziniĝos?“
„Ne. Mi eĉ ne scias, ke ŝi estas graveda.“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
Iam havis infanoj pli multe da gefratoj. Nuntempe ili havas pli multe da patroj.Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto
„Kial vi eksedziĝis kun via edzino?“
„Kaj kun kiu alia mi eksedziĝu?“Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto