Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.
Ridejo

Geedzeco

En ĉi tiu kategorio estas 218 tekstaj ŝercoj.

Ŝerco 838

Plej belaj vortoj de edzino: „Tagmanĝo estas sur la tablo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

1.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 839

Edzino al la edzo ĉe fino de kverelo: „Do diru al mi, kial vi edziĝis al mi?“
„Ĉar mi ĉiam estis miopega.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 840

Novedzo: „Ni estas kune nur la unuan tagon kaj jam vi kverelas kun mi.“
„Tiun tagon mi atendis tri jarojn.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 841

Edzino al la edzo: „Kion vi farus, se forkaptus min alia viro?“
„Neniam mi forgesus vin.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 842

„Kion diris al vi edzino, kiam vi venis hejmen nur matene?“
„Mi ne scias precize, ĉar kiam mi estis foriranta en la laboron, ŝi ankoraŭ parolis.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

4.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 823

Edzino al la edzo: „Nun mi iros por kvin minutoj al najbarino, ne forgesu ĉiun duonhoron turni viandon en la bakujo.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (8 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 824

„Kiel vi fartis dum geedziĝ-festo?“
„Malbone. Ni estis dektri ĉe la tablo.“
„Eble ja vi ne estu tiom superstiĉa.“
„Mi ne estas, sed ja manĝo estis nur por dek.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

5.0000/5 (1 voĉo)
La Geedzeco

Ŝerco 825

Edzo: „Morgaŭ mi aĉetos skiojn kaj ni iros dimanĉe en montaron.“
Edzino: „Vi ĝojigis min. Sed tiujn skiojn ne aĉetu, ni prefere iru per aŭtobuso.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.0000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 826

„Laŭdire vi ekkonis vian edzinon dum libertempo.“
„Ne, tie mi edziĝis, vere mi ekkonis ŝin nur hejme.“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco

Ŝerco 827

„Karulo, kion vi dezirus se faladus stelo?“
„Ke ĝi ne trafu min!“

Fonto: Jozef Borský, 1111 anekdotoj en Esperanto

3.5000/5 (2 voĉoj)
La Geedzeco